Home
Poems: My Own
Poems: By others
Poems: Classical
Poems: Multilingual
Music & Songs
Stories & Myths
Links to Poetry
About & FAQ
Terms of
Use
Contact, Site Notice
Submissions
The Latest
| |
~
Multilingual
International Asatru Poetry ~
Hjįlmarskviša
La poemo de Hjįlmar estas verkita en Islando kredeble en la 12-jarcento. Ĝi ne
troveblas en la manuskripto de la Edda poemoj, kvankam ĝi forme kaj teme tute
apartenas al ili. La herooj Örvar-Oddur kaj Hjįlmar la Kuraĝa batalas kontraŭ
vikingoj, el kiuj unu aspiris al la reĝidino en Upsalo (Uppsala en Svedujo), la
fianĉino de Hjįlmar. Ili sukcesas venki la vikingojn, sed Hjįlmar ricevas
fatalan vundon. Mortante li eldiras la poemon, li pensas pri sia amatino, kiun
li neniam revidos, li rememoras ilian lastan renkonton kaj la gajajn tagojn en
la hejmo de la patro, kaj finas salutante la korvon kaj la aglon, kiuj alflugas
por ŝirmanĝi lian korpon. Tiu ĉi mallonga poemo havas belan elegian tonon kaj
elspiras profundan sopiron kaj malĝojon. La traduko konservas la originalan
aliteracion komence de akcentsilaboj. La trad.
Oddur:
1. Kio al vi, Hjįlmar?
Haŭto mortpalas,
certe febligas
vin lezaj vundoj;
kasko fenditas
kaj dura kiraso;
vidas mi vivon
vin forlasi.
Hjįlmar:
2. Dekses vundojn
kaj veston taŭzitan
mi havas, kaj vidon
volvis nigreco;
koron enkuris
klingo glava,
akra rapiro
pinte venena.
3. Kvin mi havis
kulturkampojn,
sed min tedis
terlaboroj;
nun mi kuŝas
kontraŭ morto,
vundita glave
sur Griz-insulo.
4. Trinkas en halo
de lhejmo patro
bieron noblaj
eskortuloj;
lacigas viglajn
virojn drinkado,
sed min glavspuroj
spasme turmentas.
5. Forlasis mi
la lume belan,
brilevestitan
tronulinon.
Veriĝos diroj
drastaj ŝiaj,
ke mi revenos
post venko neniam.
6. Forlasis mi
allogajn kantojn
de junulinoj
pro luktoj armilaj;
pene rapidis
forvelante
lastan fojon
de amikoj miaj.
7. Movu de mano
ruĝan ringon,
portu al larma
filino de lreĝo;
knedos ŝian
koron ĉagreno,
ke ne mi venos
denove Upsalon.
8. Korvo grake
de granda arbo
flugas kaj aglo
akompanas;
al aglo alta
mi donas propran
predon kaj mian
sangon salan.
© Translation to Esperanto:
Baldur
Ragnarsson
(Norda Prismo, 4, 1957.)
Baldur Ragnarsson's
books in Esperanto are available
on Mondial.
Back to [Multilingual
Main Page] |