Home
Poems: My Own
Poems: By others
Poems: Classical
Poems: Multilingual
Music & Songs
Stories & Myths
Links to Poetry
About & FAQ
Terms of Use
Contact, Site Notice
Submissions

The Latest
 

~ Multilingual International Asatru Poetry ~

Þrymskviða
tio estas Poemo pri Þrymr

1. Kolero kaptis,
Sving-Toron je trovo,
ke mankis martelo
post dormo dura,
barbon li skuis
kaj buklajn harojn,
serĉe pripalpis
plankon Ter-Filo.

2. Kaj jene parolis
Toro tujvorte:
„Aŭdu min, Loki,
kion mi diras,
okazis ŝtelo
sen precedento:
martel’ estas rabita!“

3. Alpaŝis ili kune
korton de Freyja,
kaj jene parolis
Toro tujvorte:
„Ĉu vi alpruntus
plumveston flugilan
por mian retrovi
martelon ŝtelitan?“

Diris Freyja:
4. „Al vi mi alpruntus
eĉ se el oro,
volonte donus
eĉ se el arĝento.“

5. Ekflugis Loki
– zumegis tra plumoj, –
ĝis jam eksteris
lokaron de l’ dioj
kaj jam eniris
la Giganto-landon.

6. Sidis sur altaĵo
Þrym gigant-reĝo,
plektis orŝnurojn
por siaj hundoj,
tondis kolharojn
al siaj ĉevaloj.

Diris Þrym:
7. „Kio pri la dioj?
Kio pri la elfoj?
Kial vi alvenis
sola Gigant-landon?“

Diris Loki:
8. „Misiras ĉe la dioj,
misiras ĉe la elfoj;
ĉu vi ŝtelkaŝis
martelon de Toro?“

Diris Þrym:
9. „Mi la martelon
de Toro ŝtelkaŝis
ok verstojn profunde
en firma tero.
Neniu ĝin trovos
nek reakiros,
se mi ne havos
Freyjan por edzino.“

10. Ekflugis Loki,
– zumegis tra plumoj, –
ĝis jam eksteris
Giganto-landon
kaj jam eniris
lokaron de l’ dioj.
Toron li renkontis
en kortomezo,
kiu lin alvortis
tuj jenparole:

11. „Ĉu rezult’ egalis
vian flugpenadon?
Diru en aero
vian novaĵon.
Ofte al sidanto
rakontoj misiras
kaj same al kuŝanto
mensogoj sin trudas.“

Diris Loki:
12. Rezulto egalas
al flugpenado;
Þrym havas martelon,
giganto-reĝo.
Neniu ĝin trovos
nek reakiros,
se li ne havos
Freyjan por edzino.“

13. Alpaŝis ili kune
korton de Freyja,
kaj jene parolis
Toro tujvorte:
„Surmetu vi, Freyja,
robon nuptofestan;
veturu ni du
al Gigant-mondo.“

14. Koleris tiam Freyja
kaj nazoblovis,
tremis tratute
tereno de l’ dioj,
rompiĝis la granda
kolĉen’ de Brisingoj:
„Min vi ja trovos
la plej alvirema,
se mi kunveturos
al Giganto-mondo.“

15. Baldaŭ la dioj
sidis kunvene
kaj ĉiuj diinoj
venis porparole,
pri tio diskutis
dioj potencaj,
kiel akiri
ree martelon.

16. Diris tiam Heimdal,
plej blanka el dioj,
antaŭvidema
kiel Vanoj ĉiuj:
„Vestu ni Toron
per nupta robo,
portu li la grandan
kolĉenon Brisingan.

17. Sur lian zonon
ni pendigu ŝlosilojn
per virinaj vestoj
ni kovru genuojn,
sur bruston ni metu
larĝajn ŝtonojn,
kaj sur la kapon
vestpinton ornaman.“

18. Tiam diris Toro,
plej forta el dioj:
„Min la dioj nomus
fie virineca,
se mi nuptorobon
akceptus porti.“

19. Diris tiam Loki,
filo de Laufey:
„Silentu, Toro,
kaj tenu vian buŝon.
Okupos tuj gigantoj
la diajn lokojn,
se vi ne martelon
ree akiros.“

20. Ili tiam Toron
vestis nuptorobe,
surmetis la grandan
kolĉenon Brisingan,
ŝlosilojn pendigis
sur lian zonon,
kovris genuojn
per vesto virina,
kaj larĝajn ŝtonojn
metis sur bruston,
vestpinton ornaman
sur kapon lian.

21. Diris tiam Loki,
filo de Laufey:
„Mi vin akompanu
kiel servistino,
ni duine veturu
al Gigant-mondo.“

22. Haste estis kaproj
hejmen pelitaj,
al tiriloj ligitaj,
rapide ili kuru.
Fendiĝis rokoj,
brulis tero fajre,
veturis Gigant-mondon
filo de Odin.

23. Diris tiam Þrym
al siaj servistoj:
„Ekstaru kaj benkojn
molkovru per pajlo.
Nun al mi portatas
Freyja por edzino,
filino de Njörð
el Noa-Kampoj.

24. Paŝas miajn kampojn
orkornaj bovinoj,
nigraj virbovoj,
plezur’ de giganto;
objektojn valoregajn
mi posedas grandkvante,
sole mi nun sentas
la mankon de Freyja.“

25. Jam frue en vespero
ili jam alvenis,
biero sur la tabloj
abundis por gigantoj.
Li sola manĝis bovon,
kaj ok salmojn,
ĉiujn bongustaĵojn
konvenajn por virinoj,
trinkis edzo de Sif
tri bovlojn da biero.

26. Diris tiam Þrym,
giganto-reĝo:
„Kie nuptulino
pli akre mordis?
Ne vidis mi virinon
pli larĝe mordi
kaj tiom eltrinki
da biero forta.“

27. Pretis respondi
servistin’ sagaca,
kiu vortojn trovis
al demando de l’ giganto:
„Neniom manĝis Freyja
dum ok noktoj,
tiom ŝi deziris
al la nuptofesto.“

28. Levis li vualon
ĉar deziris kisi,
sed forsaltis fluge
laŭlonge de la halo.
„Kial estas akraj
la okuloj de Freyja?
Ŝajnas ke tie brulas
fajro plej ardega.“

29. Pretis respondi
la servistin’ sagaca,
kiu vortojn trovis
al la demando de l’ giganto:
„Neniom Freyja dormis
dum ok noktoj,
tiom ŝi deziris
al la nuptofesto.“

30. Envenis la aĉa
fratino de l’ giganto,
kiu kuraĝis
peti nuptopagon:
„Demanu viajn ringojn,
ruĝe orajn,
se volas vi havi
miajn amojn,
miajn amojn
kaj korfavoron.“

31. Diris tiam Þrym,
giganto-reĝo:
„Alportu la martelon
por konfirmi la nupton,
metu la Rompanton
sur genuojn de l’ virino,
sanktigu nian nupton
per la man’ de Vár.“

32. Ŝvelis jen ĝojego
en brusto de Tor’,
kiam la kuraĝa
rekonis la martelon.
Unue al Þrym
li mortfrapon faris,
kaj tutan lian genton
li morte disbatis.

33. Mortfrapis li la oldan
fratinon de l’ giganto,
kiu nuptopagon
kuraĝis peti;
ŝi batojn ricevis
anstataŭ mono,
kaj frapojn de martelo
anstataŭ ringoj.

Tiel fil’ de Odin
martelon reakiris.

© Translation to Esperanto: Baldur Ragnarsson
    (La Tradukisto 26, 1997)

Baldur Ragnarsson's books in Esperanto are available on Mondial.


Back to [Multilingual Main Page]